LA KOLOMBA PREMIO

Esperantigita el la franca laŭ Alexander Dumas
de
BENEDICT PAPOT

Copyright, 1909, by American Esperantist Company

1909
AMERICAN ESPERANTIST COMPANY
CHICAGO

LA KOLOMBA PREMIO

Kiel filo, vi aŭdis vian patron, kiu diris al vi tion: “Laboru! klera homo povas ĉion atingi.” Kiel patro, vi diris al via filo: “Studu! Bona instruiteco valoras riĉecon!”

Bone!

La 15’an de Septembro 1838, je la oka matene, eniris leteristo en unu el la domoj de la Mezle Strato, unu el la plej silentaj Parizaj stratoj kvankam ĝi trairas unu el la plej bruaj kvartaloj de la tuta mondo, kaj metante leteron sur la tablon de la pordisto, li diris, etendante la manon por ricevi la prezon de la dirita letero:

“Sinjoro Lebruno? Tri cendoj.”

“Jen viaj tri cendoj,” diris la pordistino, metante la leteron en la faketaron de la luanto al kiu ĝi estis adresita.

Ĉu vi iam pripensis pri la enhavo de letero kiun vi ne povis malfermi?—pri tiu ĉi kvaroble faldita, papera sfinkso, kiu alportas el unu loko de la tero al alia ies ĝojon aŭ malĝojon, ies esperon, dum ĝi restas silenta por tiuj en kies manoj ĝi pasas antaŭ ol ĝi atingos sian celon? Ĉu vi sufiĉe ŝatas la bonfaradon de letero? Ĉu vi diris al vi mem: “Letero estas la momenta alproksimigo de la malproksimeco, estas la manpremo super la montegoj, estas la nevidebla kateno kiu alligas kune la mondojn?” La letero, kiel Januso, havas du vizaĝojn; ĝi estas babilema kaj muta, enhavas ĉion kaj diras nenion; ĝi estas interesa, bonkora, sprita por tiu al kiu ĝi estas adresita; sed, sensenca kaj nekomprenebla por tria persono kiu ĝin okaze legas.

Prenu dudek leterojn je l’ trafo, kaj legu ilin: unu estos afera letero, tiu ĉi, duela elvoko; tiu invito je la vespermanĝo; tamen, antaŭ ol oni ilin malfermas, ĉiuj havas la saman eksteraĵon, estas simile falditaj, portas saman poŝtmarkon. Ĉu ne estas tio la figuraĵo de la vivo? Kiom da malsamaj sentoj estas sub tiu ĉi envolvaĵo kiun oni nomas homo kaj kiu estas ĉiam sama, sub tiu ĉi poŝtmarko, kiun oni nomas koro, kaj kiu neniam ŝanĝas. Nu, unu tagon, vi ĵetas al la fajro la leteron, kiu al vi kaŭzis la plej grandan kortuŝecon kiam vi ĝin ricevis, ĝiaj literoj sin tordas momenton sub la morta kiso de la flamo, kaj ĉio finiĝas; cindro eĉ ne restas el tiu brulita estinteco. Tiel via koro! Unu tagon, scivole malfermante ĝin, vi tie trovas nomon, kaj estas feliĉa; poste, tiu ĉi nomo malaperas, kaj vi fariĝas indiferenta. Sed, por detrui tiun ĉi nomon, vi ne devas bruligi vian koron, kiel leteron; la nomo foriĝas mem, kaj la skribita paĝo fariĝas tute blanka paĝo, sed ĝi eble disfluus cindre se vi volus alifoje skribi ion sur ĝi.

Do, la 15’an de Septembro 1838, oni alportis leteron al sinjoro Lebruno, en la Mezle Strato.

Kio estis tiu ĉi sinjoro Lebruno kaj kion enhavis tiu ĉi letero? Jen la demando. Sinjoro Lebruno estis dika, proksimume kvardek-kvinjara homo, kiu perlaboris malgrandan riĉecon en la tola negocado, estis havinta edzinon kaj havis filinon. Vidu jam kiom da tialoj por ke li

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!